Misiistoj el Gerlingen: Johannes Rebmann
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

16.01.1820
Naskiĝo en Gerlingen, Germanio

1820-1839
Infaneco/junularo en Gerlingen
1839-1844
Misiista domo en Bazelo, Svislando

1846-1875
Deĵoro en orientafrika, nuntempa Kenya/Tanzanio -
Fondado de la orientafrika misio

11.05.1848
Rebmann vidas la Kilimanĝaron

1852
Honormedalo de la Société de Geographie de Paris, Francio

04.10.1876
Morto en Korntal, Germanio

1900
Nomado de "Rebmann-Glaĉero" ĉe la Kilimanĝaro

1957
Rebmann-Monumento en Gerlingen, Germanio

1961
Krapf-Rebmann-Memor-Preĝejo en Kilifi, Kenjo

1970
Busto en la urbodomo de Gerlingen

1993
Rebmann-Biblioteko en Tanzanio

2002
Fondiĝo de la Johannes-Rebmann-Fondaĵo en Gerlingen, Germanio

Johannes Rebmann - sentempe aktuala personeco

kun multaj facetoj:

La vivo de Rebmann en Gerlingen

Rebmann kiel misiisto

La deĵorkampo de Rebmann

Rebmann kiel esploristo kaj malkovranto

La vivofino de Rebmann

Estas historia merito de Rebmann peri al la geografia scienco gravajn konojn pri Orientafriko. Ĉiam kaj precipe li komprenis sin kiel misiisto. Tre frue li komprenis, ke oni devas resti tre longe kaj tre pacience ĉe unu loko, se oni volas konvinki homojn en Afriko por kristana kredo, kaj ke oni devas lukti pri ili. Tion li faris. Li sukcesis per senfina pacienco, persisto kaj konvinkopovo bapti la unuajn anojn de la Vanika-tribo kaj konstrui malrapide etan kristanan komunumon.

En la afrikaj komencaj jaroj ekzistis forta kunlaboro inter la misiistoj d-ro Johann Ludwig Krapf, J. Jacob Ehrhardt kaj Rebmann - "the famous trio" [la fama triopo] (Groves). Kunlaborantoj venis kaj iris ... Unu nur persiste tenis la pozicion dum jardekoj - Rebmann.

La edzino de Rebmann, Emma, nask. Tyler, mortis 1866, post kiam ŝi akompanis lin dum 15 jaroj ĉe lia flanko en la laboro. Lia sola filo mortis 1854  malmultajn tagojn post la naskiĝo. La vivo de Rebmann kun sukcesoj kaj tragedioj ĉefe rolis en Afriko, dum li pasigis infanecon kaj la vivofinon en Virtembergo.

La Johannes-Rebmann-Fondaĵo deziras starigi al li - reprezente por ankaŭ la aliaj homoj el lia naskiĝloko, kiuj eliris en la mondon kiel misiistoj - plian momumenton. En la Rebmann-Domo en Gerlingen vi povas ekscii detalojn pri la agado de Rebmann kaj tiu de la aliaj misiistoj el Gerlingen. Aŭ petu pri pliaj publikaĵoj.

Genealogia arbo de Rebmann familio (germane).

Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de