Misiistoj el Gerlingen : Johannes Rebmann
- la vivofino
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

"Mi ne estas ĉi-tie por fari geografiajn malkovrojn, sed por malkovri antaŭ la popoloj, kiuj sidas en mallumo kaj mortoombro la saviĝon kaj la savon en Kristo Jesuo."

Mortoregistro de la geedziĝa oficisto en Korntal de 1876, numero 20:
"Antaŭ la subskribanta geedziĝa oficisto hodiaŭ aperis, konata laŭ personeco, sinjorino misiisto Louise Rebmann nask. Däuble, loĝanta en Korntal, kaj indikas, ke ŝia edzo Johannes Rebmann, misiisto, 56 jarojn aĝa, de evangelia religio, loĝanta en Korntal, naskita en Gerlingen, filo de mortinta Johann Georg Rebmann, vinĝardenisto, kaj de ties mortinta edzino Anna Maria, nask. Maisch, mortis en Korntal je la 4a oktobro 1876."

Septembre 1875 revenas la preskaŭ blinda Johannes Rebmann en sian patrujon. 

Gvidata kaj apogata de lia fidela servisto Isaak Niondo, kiu estis baptita je pentekosto 1860 kune kun lia patro kiel unuaj Vanikoj de Rebmann.

En Korntal, kie iama samvojano d-ro Krapf setlis, Johannes Rebmann trovas sian lastan loĝejon. Konsile al d-ro Krapf li edzinigas en printempo 1876 la vidvinon de la Barato-misiisto Finkh.

En la aĝo de nur 56 jaroj mortas Johannes Rebmann je 4a oktobro 1876 pro pulminflamo.

Sur la malnova tombejo de Korntal li trovas sian lastan ripozejon, savtenata en la brakoj de Jesuo".

Instigite per Krapf kaj Rebmann, la bavara pastoro Ittameier kunvokis "Evangelia-luteranan mision por Orientafriko en Bavario", kiu poste kunfandiĝis kun la Lepsika Misio. Ankaŭ en Neunkirchen, Berlino kaj Bethel (Bodelschwingh) la misia laboro en Orientafriko estis transprenita.

Kie Rebmann tiam kiel unua padumis la vojon en la Dschagga-landon, nun aliaj povis pluiri kaj daŭrigi tion, kion li komencis.

Kolofono Kontakt: info@johannes-rebmann-stiftung.de