La Rebmann-Domo en Gerlingen -
Naskiĝdomo de Johannes Rebmann
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

400 jarojn aĝa trabfaka domo

Naskiĝdomo de Johannes Rebmann

2003 - 2004:
Restorado pro civitana iniciato

09. januaro 2004:
Inaŭguro de la "Misiista salono"

Malfermaj horoj Misiista salono:
Dimanĉe
10-12 h
14-17 h

Gvidadoj
laŭ peto

Jen la naskiĝdomo de Johannes Rebmann en la Kirchstraße 18 en Gerlingen.

Ĝi povis esti restorita pro civita iniciato kaj nun havas en formo de la "Misiista salono" memorigejon por la misiistoj el Gerlingen, kiu intertempe evoluis al renkontiĝejo.

Jam antaŭ la publika inaŭguro en januaro 2004 la Rebmann-Domo estis publikomagneto - per vernisaĝo en septembro 2003.

La domo ne nur estas memoraĵo pri la misiista laboro de Rebmann, sed ankaŭ signo por la mondvasta malfermiteco de la gerlingenanoj. Dum pli ol cent jaroj kelkaj talentaj, firmkarakteraj kaj kredfortaj kamparanaj filoj foriris de malvasta rura patrio al la nekonata Afriko, Barato aŭ Ĉinio. Post la dua mondmilito virinoj kaj viroj el Gerlingen vojaĝis kiel misiistoj aŭ evoluhelpantoj en la tutan mondon, antaŭ ĉio al Azio, Aŭstralio kaj Sudameriko.

Internacia gasto ankaŭ ĉeestis dum la inaŭguro de la renovita Rebmann-Domo. En la filmo "La eniro de la reĝo" SWR raportis pri la vizito de reĝ6 Nene Sakite II el la Krobolando. Elŝuti la filmdosieron en formato WMV (2,43 MB)(4,79 MB)

La iama "bona salono" en la teretaĝo nuntempe servas kiel vivanta muzeo kaj informas per tabuloj kaj 25-minuta video pri la mondvasta laboro de misiistoj el Gerlingen.

Vi povas uzi la misiistan salonon ankaŭ por seminarioj aŭ malgrandaj privataj festoj. Tiukaze bonvolu turni vin al la paroĥa oficejo de la evangelia komunumo St-a Petrus en Gerlingen, tel. +49(0)7156 9201-0. Tie vi ankaŭ ekscios pri la kostoj por la uzado en via kazo.

Detalajn informojn vi trovas en la indikoj por uzado kaj en la indikoj pri edziĝo en la misiistan salonon (german lingvo).
Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de