Mecenatoj de la Johannes-Rebmann-Fondaĵo
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Por la subtenado de la Rebmann-Domo, la kuranta mastrumo de la misiista salono kaj por plenigi la fondaĵon per vivo, necesas jaraj donacoj de almenauŭ 10.000 €. Krom grandaj sponsoroj ekzistas multaj enloĝantoj de Gerlingen, kiuj volonte donas kelkajn eŭrojn por "sia Rebmann" aŭ aktivas honorofice.

Evangelia komunumo S-ta Petrus en Gerlingen
- Wilfried Braun, respondeca pastoro ekde 1997:
"Ni volonte engaĝiĝis por la konservado de la Rebmann-Domo kaj por la instalo de la misiista salono, ĉar estonteco radikas en pasinteco. Jam en la 10 ordonoj Dio memoras la israelanojn: 'Memoru: vi estis sklavoj en Egiptujo, kaj mi, la SINJORO, via Dio, liberigis vin. Risku do ne la novan liberecon facilanime, sed sekvu tiujn ordonojn.' Tiel ni diras hodiaŭ: La vivhistorioj de la misiistoj Rebmann, Zimmermann, Maisch kaj de multaj aliaj povas kuraĝigi nin fidi en Dion, instigi al civila kuraĝo kaj nekutimaj paŝoj. Pro tio la Rebmann-Domo estas vera pens-instigo: Ĝi volas helpi nin pripensi, kredi kaj vivi."
Herbert Werz el Gerlingen organizis benefic-koncerton por la Rebmann-Fondaĵo:
"Mia patro rakontis al ni infanoj pri orienta Afriko, ĉar li inter 1927 kaj 1930 kiel surŝipa frizisto plurfoje albordiĝis en Mombasa/Kenjo. Tio estis tre atentokapta kaj scivolemigis min. Aldoniĝis raportoj pri Johannes Rebmann, lia vojo tra la nekonata interno de Afriko. Ekde 1969 mi veturas ĉiun jaron unu- aŭ dufoje al Orientafriko, sur la spuroj de Rebmann al Kenjo kaj Tanzanio. Ankaŭ la Kilimanĝaro interesis min; jam estis supre kvinfoje (5.895 m).
Je miaj impresoj kaj spertoj mi volis partoprenigi la gerlingenanojn. Tial mi organizis koncerton "Afrikaj Impresoj", akompanate per bildoj kaj rakontoj, kaj dediĉis ĝin al Johannes Rebmann."
Imanuel Stutzmann el Gerlingen, kiu ankaŭ ekster sia agado kiel membro de la fondaĵa konsilio engaĝiĝas kun plena forto por la afero:
"La konservado de la Rebmann-Domo estis por mi principe memkomprenebla - se ankaŭ ne ĉiam facila - tasko.
Fortigis min ĉefe leteroj el Orient- kaj Okcidenta Afriko. Krome aldoniĝis la plenforta kunhelpo de junaj aktivaj 'kunbatalantoj', kiel Markus Rösler kaj Christian Haag. Finfine decide por la fondo de 'Johannes-Rebmann-Fondaĵo' estis la impresa subteno pere de sinjoro urbestro Brenner kaj sinjoro pastoro Braun. Tiel eblis akiri la Rebmann-Domon kaj sanigi ĝin.
Ankaŭ iĝis ebla, en ties 'misiista salono' vivigi gravan pecon de etna kulturo kaj raporti en ties kadro pri la vivo kaj agado de multaj virinoj kaj viroj el Gerlingen, kiuj eliris al la misiaj kampoj de Afriko, Barato kaj Ĉinio, por rakonti al la homoj surloke pri Kristo, vivi kristanismon kaj helpi al ili per tio.
La komencita laboro en la unua duono de la 19a jarcento - tempo de ŝanĝiĝo kaj ekiro - nuntempe estas daŭrigata de junaj homoj el nia urbo, metante jarojn de iliaj vivoj en la servon por homoj. Ankaŭ ili provas - kiel aliaj antaŭe - demonstri solidarecon alekstere kaj realigi samtempe diplaĉan socian ordon.
Rebmann-Domo kaj misiista salono atestas tiel ne nur pri signifa fazo en la loka historio de Gerlingen. Super tio ili estas loko, kie eklezia- kaj misia historioj povas iĝi vivaj."
Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de