Misiistoj el Gerlingen
- La misiista tempo de Johannes Rebmann
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiistoj

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

"Apenaŭ iu alia misio komenciĝis per simila malforteco kiel (malario), ... sed tiel devus esti, por ke ni ne tro laŭdu nian propran forton ..."

.

"Je la 11a majo, meze de granda dezerto plene da sovaĝaj bestoj, nome rinoceroj, bizonoj kaj elefantoj, ni ekdormis sub dornarbustoj sekure kaj trankvile, sub la bena protekto de Dio."

Je la 10a junio 1848 Johannes Rebmann alvenas en Mombasa, en nuntempa Kenjo.

Li iĝas kunlaboranto de d-ro Johann Ludwig Krapf el Derendingen ĉe Tübingen, kiu setlis sur la malgranda insulo Mombasa, post kiam li estis eksterlandigita post vanaj provoj misii en Abesinio. Krapf volas kontraŭstarigi muron en la sudo al la islamo, kiu avancas en Afriko: Meze tra la nekonata Afriko - de Mombasa en la oriento ĝis Gabuno en okcidento - devas ekesti misistacioj, en distancoj de po 100 vojhoroj. Per la alveno de Rebmann tiu plano ŝajnas alproksimiĝi al realigo.

Post penaj negocoj kun tribestroj kaj multvariaj malfacilaĵoj la du misiistoj povas inaŭguri la unuan misistacion - ĉe la tribo de la paganaj Vanikoj en Rabai Mpia, ĉirkaŭ 25 km for de Mombasa. Rebmann kaj Krapf konstruas - plej ofte propramane - kabanon en tiu kaya, t.e. vilaĝo ĉirkaŭigata per barilo, en kiun la kutime ĉe ilia bruto loĝantaj homoj fuĝas dum danĝero.

La posta domo de Rebmann en Rabai:

Duonan horon for de Rabai, en Kisilutini, estas starigata plia misistacio, kiu formas poste la pivotan punkton de la laboro. Rebmann iras de kabano al kabano por paroli kun la homoj. Iom post iom Rebmann etendas sian agadradion en la senfinan. Li mem montras al ili sian pli postan deĵorkampon.

Kolofono Kontakt: info@johannes-rebmann-stiftung.de