Misiistoj el Gerlingen: Johannes Rebmann
- kiel esploristo kaj malkovrinto
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

"Ni venis al Afriko sen penso aŭ deziro fari geografiajn malkovrojn. Nia granda celo estis la disvastigo de la Dia regno."

"Ni vidis dum la sekva mateno la montojn de Dschagga ĉiam pli klare, ĝis mi vidis ĉ. je la 10a horo kredis vidi pinton de tia,
kun okulfrape
blanka nubo. Mia gvidanto nomis la blankaĵon, kion mi vidis, simple Malvarmon, sed iĝis al mi tute klare kaj certe, ke tio povis esti nenio alia ol neĝo, kies nomon mi tuj diris al miaj homoj kaj provis klarigi la aferon."

Johannes Rebmann entreprenas ekskursojn en nekonatan terenon, en mondon, kiun vidis neniu eŭropano antaŭe. Apogon al li donis lia kredo. Lian deziron al Dio en tiu fremda mondo li skribas sur paĝo 1 de lia taglibro, kiun li gvidas ekde 1848: "Kreu en mi, Dio, puran koron, kaj donu al mi novan, firman spiriton." (Psalmo 51, 12):

La enskriboj en tiu taglibro estas impresaj atestaĵoj de liaj travivaĵoj ... Lia fama malkovro: Je la 11a majo 1848 Rebmann vidas kiel unua eŭropano la ĉirkaŭ 6.000 metrojn altan neĝkovritan Kilimanĝaron. (Ligilo al la originalpaĝoj de la taglibro kun maŝinskriba traduko)

Dum multaj fakuloj mokas pri lia raporto de neĝmonto meze en la varmega Afriko, la "Société de Geographie de Paris" agnoskas la faktojn kaj Rebmann ricevas 1852 honormedalon. Legu lian raporton, kiun li sekve skribas hejmen.

Per granda fervoro Rebmann sin dediĉas ankaŭ al intensaj lingvaj studoj. Li laboras pri vortaroj en la kinika kaj svahila, aŭtoras la "Dictionary of the Kinyassa Language", lernas la araban kaj verkas tradukon de la evangelio laŭ Luko en la kinika lingvo.

Rebmann agadas 29 dum jaroj en malproksima Orientafriko - sen unu sola tago de ferioj aŭ vizito en la patrujo. La misiisto Price, kiu 1875 nove eniris la laboron, persvadis lin je vojaĝo al Germanio, kie Rebmann pasigas sian lastan vivojaron hejme.

Kolofono Kontakt: info@johannes-rebmann-stiftung.de