Misiistoj el Gerlingen
- La infanaĝo kaj juneco de Johannes Rebmann
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Johannes Rebmann estas diligenta skribanto de leteroj, ĉiam interesita en novaĵoj el sia malnova patrujo.

"Vi ne devas pensi, ke tio, kio al vi volas ŝajni malgranda kaj malgrava en Gerlingen, ankaŭ por mi en Afriko estu tia. ĝuste la granda distanco donas al novaĵoj de ankaŭ malpli granda speco valoron."

"Mi havas taskon en Orientafriko, kiu ne permesos al mi nun, kaj kiom mi povas antaŭvidi, ankaŭ en la venontaj jaroj, viziti eĉ la karan naskiĝlokon."

Johannes Rebmann naskiĝas je la 16a januaro 1820 kiel tria inter ok infanoj de Anna Margarete Rebmann, nask. Maisch, en malnovan Gerlingenan familion. Lia patro estis kamparano kaj vinĝardenisto. La naskiĝdomo de Johannes Rebmann staras ne malproksime de la preĝejo - Gerlinger Kirchstraße 18.

La vilaĝo Gerlingen tiutempe kalkulis ĉ. 1.500 enloĝantojn. En la vilaĝa vivo estas diskutataj apud ĉiutagaĵoj ankaŭ pri politiko kaj kredo. Ankaŭ en Gerlingen la konsciiga movado kreas opiniojn: el la ĝenerala rezisto kontraŭ renesanco, progreskredo kaj plifortiĝita oficiala eklezio la pietismo ĉerpas novan forton. Misiado kiel tasko de la kristanaro atingas altan valoron kaj impresas ankaŭ la etan Johannes Rebmann.

Ke oni kromnomis lin en la popollernejo de Gerlingen "pastoro", montras al lia religia sinteno jam en plej frua infaneco. Li volas iĝi misiisto, kaj eliri kiel "predikisto kaj propagandisto por la evangelio" en nekonatajn fremdajn landojn.

1839 la 19-jara kamparano kaj vinĝardenisto Johannes Rebmann estas akceptata en la Bazela Mision.

Kvin jarojn poste sekvas la transloĝiĝo en la misidomon de la Church Missionary Society en Islington, Anglio.

Post lia edukiĝo li estas ordinata je la 26a oktobro 1845 per la episkopo de Londono, kaj en februaro 1846 li albordiĝas ĉe la velŝipo "Arrow" [sago], por atingi post monatojn daŭranta vojaĝo sian novan deĵorkampon kiel misiisto en Orientafriko.

Kolofono Kontakt: info@johannes-rebmann-stiftung.de