Misiistoj kaj ilia misio
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Pere de la Germana Misia Asocio, unu de la plej grandaj evangeliaj misioj en Germanio, nuntempe deĵoras ĉ. 350 misiistoj en ĉ. 70 landoj.

Iliaj taskoj estas multfacetaj:
Evangelizado,
Konstruado de komunumoj,
Teologia instruado,
Tradukado de la Biblio,
Alfabetizado,
Prevento de Aidoso,
Edukado,
Kamparana helpo,
Medicinaj servoj,
Pionirlaboro,
Surstrataj infanoj
...

La Johannes-Rebmann-Fondaĵo volas honorigi la misiistojn el Gerlingen - tiujn, kiuj iris en la mondon dum pasintaj tempoj, sed ankaŭ tiujn, kiuj estas survoje nuntempe.

Misiisto - ĉu ne estas "profesio de hieraŭ"?
Misiado - "malnova ĉapelo"?
Neniel!

Klaus Böttcher de la Germana Misia Asocio en Sinsheim:

"Jesuo volis, ke lia mesaĝo estas dirata al ĉiuj homoj. Kiam hodiaŭ ekz. judoj, kiuj kredas je Jesuo kiel ilia mesio, kaj palestinanoj, kiuj kredas je Jesuo, akceptas sin kiel fratoj, tio montras, ke Jesuo vere kreas pacon. Misiado per fajro kaj glavo estis absolute kontraŭ lia volo. Plie li donas anstataŭ malamo kaj fanatikeco veran amon.

Nia plej granda mizero estas la disdiviĝo de Dio. Jesuo mortis por venki la mizeron. Kiu kredas je li apartenas al Dio, ne grave el kiu kulturo li venas. Tial nuntempe agadas misiistoj el Afriko, Azio kaj Latinameriko en Germanio por diri al samaĝuloj, kiu Jesuo estas. Germanoj iras al fremdaj popoloj por montri al ili la homiĝintan amon de Dio pere de vorto kaj ago. Ankoraŭ ekzistas ĉ. 3 miliardoj homoj, kiuj nenion scias pri la savago de Dio.

La tasko de Jesuo ankoraŭ ne estas plenumita. Ni povas kunlabori per tio, ke ni mem iras (ekz. kiel "Mallongtempulo" por kelkaj monatoj ĝis 2 jaroj post la ekzameno de lernejo, metilernado aŭ studado; kiel "longtempaj misiistoj" aŭ en la "Programo 50+" post fino de profesia laborado kiel pensiulo aŭ frupensiulo dum kvarona jaro, duona jaro aŭ pli longe) aŭ per tio, ke ni engaĝiĝas por tiuj, kiujn Dio vokis en la mision."

Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de