Misiistoj el Gerlingen: Johannes Zimmermann
- Misiista tempo
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

"Konvinki la nigrulon pere de la agro."

Johannes Zimmermann havis koloniistajn imagojn, kiuj estis multe antaŭ ilia tempo: utiligado de la grundaj riĉaĵoj, moderna agrikulturo, pliigo de la eksporto de varoj por plibonigi la vivkondiĉojn de la popolo.

Zimmermann volas solvi la problemojn de Germanio:

"... pere de enmigrado de superfluaj, senrimedaj elementoj el la eŭropaj kulturlandoj, kiuj luktas pri transvivado kaj ties setlado en la novaloj de la virga Afriko."

Johannes Zimmermann aĝas 25 jarojn, kiam li alvenas en la okcidentafrika Christiansborg, iama dana kolonio, nun parto de la ĉefurbo Accra.

La unua, kion li vidas, estas eksaj sklavo-fortresoj - silentaj atestantoj de malhumana tempo. Ŝokite de tiu unua impreso, Zimmermann ekde tiam levas dumvive sian vorton kontraŭ sklaveco kaj ekspluatado.

Malmultajn monatojn post sia alveno Zimmermann malsaniĝas je la "Afrikofebro" kaj vidas nur la alternativojn "baldaŭa morto" aŭ "rapida hejmveturo". Li fidas al nigra ŝamano, kiu kuracas lin ene de plej rapida tempo.

Zimmermann plene submetas sin al la nova patrujo, vivas kiel afrikano sub "siaj" afrikanoj.

1851 li edzinigas - je la teruro de la misia asocio en Bazelo kaj sen ilia deviga permeso - la divorcitan afrikaninon Katharina Mulgrave (vidu foton dekstre).

Katharina estis rabita kiel okjara knabino de sklavonegociistoj kaj disveturigita sur sklavŝipo de Afriko al Ĵamajko. Antaŭ la bordo la ŝipo renkontis krizon kaj dronis. Katharina estis savita kaj adoptita de la angla guberniestro Mulgrave.

1842 Katharina edzigis la afrikanon Thompson de la Liberia bordo, kiu ricevis edukon en Bazelo kiel misia helpanto. 1843 la juna paro elmigris al la orbordo. La geedziĝo estis divorcita post ses jaroj.

1854 Zimmermann translokigas sian misiistan agadon de Christansborg internen de la lando al Abokobi - paŝo pli for de la eŭrope influita vivmaniero al praafrika vivo. Ĉi-tie Zimmermann intense studas lingvojn kaj laboras pri tradukoj.

1859 Johannes Zimmermann komencas tiun taskon de misiado en Krobolando, kiu decide difinas lian vivon kaj fondas lian famon.

Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de