Misiistoj el Gerlingen: Johannes Zimmermann
- 12 jarojn en Krobolando
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Misiisto Bohner pri vizito ĉe Zimmermann en Odumase, Krobolando:

"Li starigis sian domon ... meze en la nigrula vilaĝo ... La domo estas tegita kiel nigrula kabano per stepa herbo. Tamen la blanka farbo el kalko, la malhelbrunaj ŝutroj el la firma ligno de la afrika kverko, la helaj vitraj fenestroj kaj la galerioj ĉirkaŭ la konstruaĵo malkaŝas, kiu loĝas tie."

Johannes Zimmermann konstruas sian misistacion en Odumase, la ĉefa loko de la reĝlando Manya-Krobo. Zimmermann sentas sin kiel "ambasadoro de Jesuo". La tribestro, reĝo Odenku Azzu, estas malferma kontraŭ la misio kaj troviĝas kun Zimmermann "sur unu ondolongeco".
La kroboreĝo farigas por Zimmermann kiel signo de sia amikeco el unu peco da ligno seĝon, kiun uzas la misiisto dum siaj vizitoj en la korto de la tribestro (1976 reĝo Nene Azzu Mate Kole transdonis tiun "Zimmermann-seĝon" kiel donaco al la urbo Gerlingen).

La reĝo fidas sian filon Tei al Zimmermann por eduki lin, kaj la filo vivas ekde tiam en la familio de la misiisto. "Teitschä" iĝas honortitolo de Zimmermann, signifante "patro de la reĝa filo Tei".

Fine de 1869, dek jarojn post la alveno de Zimmermann en Odumase, la kristana komunumo kreskis al cent membroj. La misia domo staras malferma al ĉiu.

Johannes Zimmermann agadas dum 12 jaroj en la reĝlando Manya-Krobo. Li tradukas la biblion, 500 ekleziajn kantojn (inter ili 300 proprajn) kaj la kateĥismon en la gã-lingvon. 

Kun 51 jaroj Zimmermann estas elĉerpata de la granda afrika aventuro en la servo de la misio. Li pasigas la lastajn vivmonatojn en Gerlingen.

Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de