Misiistoj el Gerlingen: Johannes Zimmermann
- Infanaĝo kaj junuleco
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Paul Steiner skribis en sia Zimmermann-biografio:

"Kiam Zimmermann aliris la ambonon de la honorinda preĝejo, la tuta didomo estis plenigita de sidantaj kaj starantaj homoj. Dum lia adiaŭa parolo li ofte estis interrompita de singultoj de la komunumo, kaj kiam li direktis sin per severaj vortoj al siaj samaĝuloj kaj eksaj kamaradoj, eĉ la plej krudaj, maldelikataj kamparanaj junuloj ploris kiel infanoj."

Johannes Zimmermann naskiĝis la 2an de marto 1825 en Kirchstraße 5 en Gerlingen (ridardu la foton dekstre). Li estas la plej aĝa inter kvin infanoj de la kamparanoj, kiuj partoprenas plurfoje po semajno pietismajn "edifajn horojn". La avo de la eta Johannes havas gastejon, kiu estas renkontejo de pietismaj komunumoj el Gerlingen kaj la najbaraj vilaĝoj.

Johannes Zimmermann vivas dum tempo de religia maltrankvilo kaj apokalipta sinteno. La pietisma medio stampas lin, kaj jam kiel lerneja knabo li deziras iĝi misiisto en Afriko.

Fine de la lernejo li ellernas la metion de bakisto. Poste li ekiras perpiede realigi sian vivdeziron ...

Je la 17a aŭgusto 1844 Johannes Zimmermann alvenas en Bazelo kaj komencas la sesjaran misiistan edukadon en la Bazela Misio. Ĉar li sentas sin vokata iĝi misiisto ĉe la orbordo en Afriko, jam nun li komencas lerni la gãan lingvon.

Dekano Kapf ordinas Johannes Zimmermann je la 9a decembro 1849 en Herrenberg. Unu semajnon poste li adiaŭas sian hejmurbon Gerlingen kaj ekas al vojaĝo kiel misiisto en Okcidentafriko.
Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de