Spuroj de misiistoj ...
- Johannes Rebmann
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

"Spuroj" de Johannes Rebmann ni trovis tie: en

Freiberg/Neckar,
Germanio

Gerlingen,
Germanio

Korntal,
Germanio

Lübeck,
Germanio

Stuttgart,
Germanio

Basel,
Svisio

Kalali,
Tanzanio

Kilifi,
Kenjo

Mombasa,
Kenjo

Odumnase,
Ganao

 

 
Tion ni trovis:

Stratojn nomitajn laŭ Johannes Rebmann, en Germanio: en Freiberg/Neckar, Gerlingen, Korntal, Lübeck, Stuttgart.

1944 la britoj starigis grandan memorkrucon en Mombasa, Kenjo.

La memortabulo en la angla kaj svahila lingvoj memoras pri la du ŝvabaj misiistoj Krapf kaj Rebmann. En la proksimeco de la kruco estas kvar tomboj. Unu de ili estas la tombo de la edzino de Johannes Rebmann, Emma, alia verŝajne tiu de lia sola infano, kiu mortis kelkajn tagojn post la nasko.
  La bronza plastiko memore al Johannes Rebmann stariĝis 1957 en Gerlingen. La honora civitano de Gerlingen kaj skulptisto Fritz von Graevenitz kreis gazelon kiel simbolon de Afriko.

1961 en Kilifi, Kenjo, estis inaŭgurita la Krapf-Rebmann-Memor-Preĝejo.

Okaze de la 100-jara jubileo de la Lepsika Misio en oktobro 1993 malfermiĝis la "Johannes-Rebmann-Memor-Biblioteko" en Kalali, Tanzanio.

  

La biblioteko ĉefe servu al infanoj de familioj, kiuj havas hejme nek elektran lumon nek monon por pli longa edukiĝo. Dum la inaŭguro de la biblioteko kolektiĝis miloj de enloĝantoj kaj multnombraj honoraj gastoj - inter ili la Ĝenerala Sekretario de la Monda Luterana Asocio, la norvego Gunnar Staalsett, kaj episkopoj el tri kontinentoj.

Dum tiu okazo ne malproksime de la Johannes-Rebmann-Memor-Biblioteko estis starigita memorŝtono omaĝe al la 150a jubileo de la Evangelia Luterana Eklezio en Tanzanio en ĉeesto de internaciaj gastoj.
La Rebmann-Glaĉero ĉe la Kilimanĝaro:

Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de