La postlasaĵo de Johannes Zimmermann
- Ponto inter homoj kaj kulturoj"
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Wilhelm Eberhard, eksurbestro:

"Estas apenaŭ imageble, kiel oni parolas en Ganao ankoraŭ hodiaŭ plene de respekto kaj dankemo pri Johannes Zimmermann kaj lia benoplena vivverko. Kiun ajn ni renkontis - ne nur la membrojn de la gastiganta eklezio, ankaŭ aliaj politikaj personecoj - honoris la inter 1850 kaj 1876 plenumitajn agadojn de tiu viro, kiuj tie ankoraŭ estas videblaj kaj kiuj sub la aspekto de penseble malbonaj kondiĉoj aperas des pli mirindaj."

La deĵorloko de Johannes Zimmermann, la reĝlando Manya-Krobo, kune kun la reĝlando Yilo-Krobo formas la Krobolandon. Ĝi situas en la sudoriento de la ekde 1957 sendependa ŝtato Ganao, mezuras ĉirkaŭ 750 kvadratkilometrojn kaj havas kvaronan milionon da enloĝantoj.

Kio komenciĝis per Zimmermann, daŭras: Estis starigita ponto inter la Krobolando kaj Gerlingen, kies fundamento estas nedetruebla. Ekde tiam delegacioj el la Krobolando estis en Gerlingen kaj gerlingenanoj en Krobolando ...

 
  • 1970 la ganaa presbita gvidanto de la eklezio, Albert L. Kwansa, vizitas Gerlingen por esplori la devenon, junecon kaj medion de la misiisto Johannes Zimmermann, kiu en la buŝe tradiciita historio de Krobolando en la nuntempa Ganao estas nekutime adorata.

  • 1972 urbestro Wilhelm Eberhard vojaĝas en oficiala misio al la agadloko en Afriko.

  • 1976 venas la reĝo de Manya Krobo, Nene Azzu Mate Kole (vidu la foton dekstre), unu de la plej konataj tribestroj de Ganao, al Gerlingen. Kune kun enloĝantoj li senvualigas la memortabulon por Zimmermann antaŭ la Petrus-preĝejo (vidu sube).
  • 1989 reĝo Nene Azzu Mate Kola invitas la urbestron de Gerlingen, Sellner, kun delegacio okaze de la 50-jara jubileo de sia surtroniĝo al Ganao.
Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de