Misiistoj el Gerlingen: Wilhelm Maisch
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Wilhelm Maisch skribas el Ĉinio:

"Kiam mi venis ĉi-tien, la misiisto zorgis pri ĉio. Tio nun ŝanĝiĝis. Ĉiu devas porti sian Ŝarĝon kaj respondecon. Tiel al la misiisto nur restas la superrigardo. Mi ne nur lasas al ili la Ŝarĝon, sed ankaŭ la dignon. Tiel la rilato inter la eŭropanoj kaj la ĉinoj ne iĝis malpli bona, sed pliboniĝiĝ konsiderinde."

Wilhelm Maisch naskiĝis je la 13a januaro 1878 en Gerlingen kiel filo de Ĉarpento-majstro kaj posta forstestro Christoph Maisch kaj Marie, nask. Zimmermann. Li estas talenta kaj scivolema knabo, kiu preskaŭ frenezigas sian patrinon per demandoj - tiel, ke ŝi minacas al sia edzo forkuri, se li ne zorgu pri antaŭtempa sendado al lernejo de la eta Wilhelm. Tiel Jakob Maisch venas al la lernejo 5-jara, estas la plej juna kaj baldaŭ la plej bona lernanto.

Wilhelm Maisch iĝas ĉarpentisto por mebloj kaj en konstruado. Dum la metilerneja tempo vi partoprenas instruadon de desegnado ĉe instruisto Uhl en Gerlingen. Tiel li kapablas poste fari desegnaĵojn por la ĉinoj, por ke ili povas kompreni sen multaj vortoj.

1897 Maisch anoncas sin ĉe la misiejo en Bazelo. Post la edukado li estas sendata al Hoschuwan en Ĉinio. Tri monatojn daŭras la vojaĝo. Wilhelm Maisch ekkonstruas sian stacion kaj komencas memrespondece partoprenigi la ĉinojn en la misia laboro.

Wilhelm Maisch kaj liaj gekunlaborantoj
1911 Maisch estas elektata distriktestro de la "Orienta rivero" kaj nun povas pli facile plenumi siajn ideojn. 1922, post lia dua elvojaĝo, Maisch skribas: "Tuta periodo de misia laboro en Ĉinio estas kompleta, - kaj nova komenciĝas. La tempo estas pasinta por ĉiam, ke eksterlandaj misioj kaj misiistoj tenas la gvidadon en eskluzive en iliaj manoj. La eksterlandano devas subeniri de sia dominanta pozicio, devas paŝi apud la ĉino kaj agnoski lin samranga." Post 16 jaroj de pacienca konstrulaboro mortas Wilhelm Maisch je la 25a junio 1924 pro korinfarkto. Li postlasas ĉ. 500 fotoplatojn, kiujn li produktis dum sia restado en Ĉinio pri la misio kaj la vivo kaj ĉiutago de la ĉinoj. La fotoplatoj nun estas posedo de la urba arkivo en Gerlingen.
Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de