"Afrikaj Impresoj" - Ekesto de la "Kenjado"
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Eta historio de Herbert Werz,
kaj preskaŭ kiel fabelo ...

 

Estis iam N pl tr ju vi (ne plu tre juna viro),
kiu vojaĝis antaŭ longa, longa tempo en malproksiman landon, pri kiu li estis tiom fascinita kaj kie li fartis tiom bone, ke li ekde tiam pasigis en ĉiu jaro multajn semajnojn tie.

Ree hejme li rave rakontis al ĉiuj siaj amikoj, pri siaj travivaĵoj kaj infektis ilin kun sia entuziasmo. Jes, kaj tiam li ankaŭ kunprenis ĉiujn al la vojaĝo - en tiun landon, kun la lastaj grandaj mamuloj en sovaĝeco kaj ĝiaj ĉiam gajaj homoj.

Ili nun estas ankaŭ ĉiuj infektitaj kaj portas la Afriko-Viruson en si.

N pl tr ju vi (la ne plu tre juna viro) tamen volis kunpreni ankoraŭ multe pli da homoj en tiun malproksiman landon, en tiun paradizon, sed li ne sciis kiel kaj tial estis tre malgaja.

Sed iun tagon li renkontis magiiston, muzikan artiston, kaj tiu donis al li novan esperon.

Dum sia venonta Afriko-vojaĝo li kunprenis tiun magiiston kaj esperis, ke ankaŭ ĉe tiu efiku la Afrika-Viruso. Travivaĵoj kun elefantoj - tuj apud öla tendoj, renkontoj kun serpentoj kaj skorpionoj, duvoĉa birdopepado. Poste pro akvomanko transloĝiĝo de tuta tribo. Kaj entute ... la senzorgeco de tiuj homoj kaj ilia traktado kun ilia naturo. Jes, kaj tute aparte fascinis kaj inspiris la muzik-magiiston - la dancoj de la Massai kaj aliaj etnoj. La Afrika-Viruso efikis ...

Nun N pl tr ju vi povis eldiri sian tre grandan deziron kaj peti la muzik-magiiston, tiun landon permuzike kunpreni hejmen. Kaj tiu diris "Jes". La Kenjado naskiĝis!

Ekde tiam estis parolata pri ĉio, kio estis palpata, sentata, vidata kaj aŭdata. Estis skribata, transformata en notojn, poste enpakita kaj portata al vi hodiaŭ, en la urbohalon de Gerlingen. La magiisto faris al N pl tr ju vi tre grandan plezuron.

Lia deziro iĝis realo, kaj fabelo realiĝis !!!

(Herbert Werz je 04.12.2005 okaze de la inaŭguro de la koncerto "Afrikaj Impresoj" en la urbohalo de Gerlingen.)

Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de