Homoj aŭdigas sin ...
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Por kelkaj homoj Johannes Rebmann havas enorman signifon. Jen aŭdiĝas iuj de liaj "fanoj".

En Gerlingen "ĉiu infano" konas Johannes Rebmann. Instruistino Barbara Rometsch instruas etnografion ekde pli ol 30 jaroj. Ŝiaj lernantoj de la klaso 3 c de la Pestalozzi-Lernejo en Gerlingen scias: "Johannes Rebmann estis misiisto el Gerlingen. Lian naskiĝdomon en Kirchstraße povas viziti ĉiu. Li malkovris neĝon ĉe Kilimanĝaro, sed unue neniu kredis al li, ĉar en Afriko estas tiom varme. La afrikanoj ne konis neĝon kaj pensis, ke estas arĝento sur la monto. Ili volis porti ĝin de la monto, sed kiam ili alvenis sube, la neĝo fandiĝis. Krome multaj mortis pro la malvarmo. Tial ili pensis, ke sur la monto kuŝas malbeno."
Hariolf Schenk, naskiĝis 1957 en Gerlingen: "Post kiam mi aŭdis en la lernejo, en la fako etnografio, pri Johannes Rebmann, estis mia infana revo iam migri sur la Kilimanĝaron. Ĉiam, kiam mi preterpasis la gazelon de Fritz von Graevenitz en Gerlingen, mi memoris pri tio. Mi tre esperas, ke mia revo iam realiĝos ..."
Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de